Tiuj estas ne dramo sed realaj scenoj.
-Ĉe angulo de strato sidas junulo sur seĝo tenante
kartonan platon, sur kiu jena frazaro estis skribita;
– "Mi havas deziron fariĝi muzik-ludisto. Sed al mia
malĝojo, lastatempe nia bando disiĝis, do nun mi estas
sola, malespera. Bonvolu iu el vi donu al mi esperon kaj
kuraĝon."- Ĉi-tiu apelo estas ne-vera, kaj apelanto
estas stabano de la televida oficejo. Lia celo estas kontroli
tion, ĉu troveblas bonkoraj komplezaj homoj en nuna
amara soci-situacio.
Multaj homoj preterpasis preter li indiferente. Iom poste
maljuna sinjoro ŝajne pli-malpli 70 aĝa haltis antaŭ li,
kaj demandis al li; – "Kio okazis al vi?"
Do li klarigis sian nunan mizeran staton al la sinjoro. La
sinjoro estis tre viveca kaj vigla. Preninte la manojn de
la junulo, li iom laŭte alparolis al la junulo amikece;-
"Vi aspektas iom senenergia! Parolu per pli fortoplena
voĉo!" – Kaj doninte al la junulo kuraĝigajn vortojn,
la sinjoro diris al li:
"Bone! Do, vi imitu min kaj kriu kune laŭte!"
Streĉante la brakojn, la sinjoro kriis; –
"Ni havu esperon! Ni prenu sukceson!" – sekvis lin
la junulo per viveca voĉo, kaj ili ripetis du, tri fojojn.
"Vi estas bona junulo. Mi deziras vian sukceson." –
Tiel dirinte al li, la sinjoro adiaŭis.
Iom poste, infano 5, 6 aĝa alproksimiĝis kun lia fratineto
al la junulo. Faldinte liajn gambetojn, li aŭskultis la apelon
de la junulo. Subite la infano vigle ekstariĝis kaj diris al li.
"Vi faru tian agon!" – kaj malferminte siajn gambojn vaste,
li kriis iun vorton nekonatan kun brava gesto. Sed mi certas,
ke tiu vorto estas ofte elbuŝigita de heroo de certa animacio
televida, antaŭ kiam la heroo ekbatalas kun monstro.
La junulo volonte faris la saman agon.
Sekve haltis grupo de tri studentoj antaŭ li, kaj faris la
saman demandon al li, do li klarigis sian malfeliĉan staton.
Ili aŭskultis lin kun kompato. Iom poste unu el la grupo
diris al la junulo. –
"Mi donu al vi ‘brakumon'(hug), por varmigi vian koron."
Kaj li alvenis al li kaj amikecoplene brakumis la junulon
nekonatan sen hezito. Sekvis lin la dua kaj la tria, kaj faris
bulon de homoj.
Poste diversaj homoj alproksimiĝis al li kaj kuraĝigis lin.
La scenoj ege kortuŝis min. Mi, kiu sentas nur egoismon
de socio, pensis, ke en la mondo troviĝas multaj bonkoraj
homoj vivas. Homa vivo indas vivi!