Leciono pri Amikeco

LECIONO PRI AMIKECO

 

Vivis du paseroj: Kvik kaj Kvivit. Foje Kvik ricevis poŝtan pakon de sia avinjo. Tutan keston da milia grio

Sed Kvik ne diris pri tio eĉ unu vorton al sia amiko.

"Se mi disdonados la milian grion, restos nenio por mi", – ĝi pensis. Do, ĝi forbekis ĉiujn grajnojn sola. Sed kiam ĝi forĵetis la keston, kelkaj grajnoj tamen elŝutiĝis sur la teron.

Tiujn grajnojn trovis Kvivit. Ĝi zorge kolektis ilin en paketon kaj flugis al sia amiko Kvik.

– Saluton, Kvik! Mi trovis dek miliajn grajnojn. Ni disdividu ilin je egalaj partoj kaj forbeku.

– Ne indas… Por kio?.. – Kvik komencis svingi rifuze la flugiletojn. – Vi trovis – do, vi manĝu!

– Sed ni ja estas amikoj, – Kvivit diris. – Kaj amikoj devas ĉion dividi egale. Ĉu tio ne estas vero?

– Verŝajne vi pravas, – Kvik diris. Ĝi sentis grandan honton. Ja ĝi mem forbekis tutan keston da milia grio kaj ne regalis la amikon, ne donis al ĝi eĉ unu grajnon. Sed nun rifuzi la donacon de la amiko signifus ofendi ĝin. Kvik prenis kvin grajnojn kaj diris:

– Dankon al vi, Kvivit! Kaj pro la grajnoj, kaj pro la leciono pri amikeco…

Tradukis el la rusa Miĥail PovorinTeksto sendita al mi de Neuza Brienze

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Não categorizado. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s