Fabelo de Neuza Brienze

 

 Fabelo

Verkis Neŭza Brienze

    En la Lumarbaro du loĝantoj, Blankakato kaj Nigrakato parolas.

“Ĉu vi jam scias la lastan novaĵon”? demandas la Blankakato.

Respondas la Nigrakato: “ankoraŭ  ne, kio okazas?”

“Oni diras, ke ni lernu novan lingvon kreitan de saĝa simio kaj tie ĉi en la Lumarbaro la paco kaj kompreno regnos ĉar ĉiuj loĝantoj tre bone sin komprenos”.

“ Ĉu vere? Ĉu vi volas diri, ke nia malamiko hundo ŝanĝiĝos kaj  fariĝos amiko”? demandas la Nigrakato.

“Jes!” respondas la Blankakato. “ Ĉiuj sin komprenos kaj respektos plene unu la aliajn parolante tiun lingvon. Ni kapablos eksponi niajn motivojn, opiniojn,ktp kaj reciproke kompreni la aliajn. Ekzemple lupoj ne plu persekutos ŝafojn, ni katoj, respektos la birdetojn kaj  ni ne plu bezonos forkuri de la plej fortaj, kiuj eĉ mortigas nin”.

  La Nigrakato: “Nur vidante, mi kredos!”

  La Blankakato; “Nia reĝo, LeonoII, vizitis la najbaran Belarbaron kie tiu lingvo jam estas parolata kaj restis ege mirplena ĉar konstatis persone la ordon, progreson kaj pacon inter iliaj loĝantoj, kiuj jam ja sukcese sin komprenas, interŝanĝas spertojn, helpas la proksimulojn danke al nova lingvo, kiun ili nomas Benita Lingvo”.

  La Nigrakato: “ nur se mi vidos mi kredos denove mi diras”.

  La Blankakato: Mi ankoraŭ ne vidis sed mi kredas ĉar oni diras, ke tie malaperis la disputoj, la malbonoj kaj regas la amo. Kelkaj ne volis lerni, translokiĝis al alia arbaro sed poste revenis. Kompreneble kelkaj restis kontraŭ la renovigo aŭ dubis kiel vi  sed la tempo jam  montris la venkon de la ama lingvo laŭ Leono II, kiu kontraktis instruistojn por instrui ĝin en nia lando”.

  La Nigrakato: “Mi atendas lerni kaj persone konstatis la veron”.

La tempo flugis… kaj iun tagon en vigla festo la du konversacias.

  Nigrakato: “Vi pravas amiko, nun mi vidas kaj kredas. Post la akceptado kaj lernado de la “Benita Lingvo”, kiun multaj alnomas Lingvo de l’amo vere mi konstatas la komprenon kaj fratecon inter ĉiuj.

Nun mem ni povas senti la fratan etoson tie ĉi, ĉu ne? Tre merite nia estro Leono II ricevos la Pacpremion.

  Blankakato: Tre merita premio kaj mi aldonas, ke ankaŭ tia radika ŝanĝo nun festata sukcesis ĉar li, nia sindediĉa gvidanto, apogis la renoviĝa-movadon.

 Neuza Brienze

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Não categorizado. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s