Tri malgrandaj steloj

Tri malgrandaj steloj

rakonto de Georg W. Pijet, tradukis Volframo Distel’

Je la tago antaŭ Kristnasko la tri plej malgrandaj steloj paŝis el la laktovojo en la ĉielan oficejon kaj petis, ke ili rajtu iri dum Kristnasko al la homoj.
"Kion vi volas sur la tero?" demandis ilin la maljuna arĥistelestro mirigite.
"Ni volas porti al la homoj iom da lumo kaj varmo", respondis la steloj.
"Ĉu vi ne donacas al ili sufiĉe da lumo dum la tuta jaro?"
"Sed estas nun Kristnasko, sinjoro arĥistelestro", petis la steloj.
"Nu bone, iru al la homoj, sed ne donacu for la tutan lumon vian, alikaze vi ne retrovos hejmen kaj devos resti sur la tero."

Tiel parolis la digna arĥistelestro. La steloj ĝoje klinis la kapojn kaj ekiris la vojon al la tero. Ili venis en urbon, kiu estis tiel tenebra, kvazaŭ giganto estus renversinta sian ĉapon super ĝin. Unu el la steletoj kuris de domo al domo kaj spiretis kontraŭ la vitraĵoj. Sekve ekflamis ĉie lumo malantaŭ ili. Kaj la homoj ekhavis ĝojajn okulojn. La dua steleto iris en iun domon. Ĉie ĝi trovis nur malvarmajn stovojn kaj estingiĝintan fajron, kaj la homoj en la ĉambroj frostis mizere. Do la steleto paŝis al la forneltruo kaj blove kreis helan flamon, kiu travarmigis la tutan lokon. En multaj malvarmaj ĉambroj komencis varmiĝi la stovoj kaj kraketadi la forneloj. Tiel ankaŭ la dua steleto estis eldoninta siajn donacojn kaj reiris en la ĉielon.

La tria steleto sur dezerta strato renkontis blindulon, kiu pene metadis sian bastonon antaŭ sin, por palpi tiel la vojon. Sed li estis devojiĝinta kaj staris senhelpe en la tenebro. Li vokis je helpo kaj frapis al la muroj laŭ la strato, sed neniu loĝis en tiuj ruinoj. Do la steleto paŝis al li kaj donacis al li iom de sia lumo, sed estis tro malmulte. Nur post kiam la steleto estis fordonacinta al la blindulo la tutan lumon, liaj okuloj komencis viviĝi. Li subite povis vidi, kaj kvankam tiu estis mizera kaj malĝoja mondo, kiun li ekvidis ĉirkaŭe, li ploris helajn larmojn pro ĝojo pri tio. Sed la malgrandan steleton apud si li ne rimarkis, ĉar tiu estis perdinta la tutan brilon sian. La steleto nun ne plu trovis la vojon hejmen. Tiel ĝi ĉiame devos resti sur la tero, kaj la homoj ĝin konsideros ŝtono kaj transpaŝos ĝin, ĉar da ŝtonoj la homoj havas sufiĉe.

Kiam la du steletoj revenis en la ĉielon, la arĥistelestro demandis ilin kolere, kie ili lasis sian kunulon.
"Ni ĝin perdis", respondis la steloj. Do la maljuna sinjoro direktis sian teleskopon sur la teron kaj serĉis la perditan stelon. Kaj li ĝin ekvidis, sen lumo, griza kiel ŝtono, kuŝanta sur la strato.
"Ĉu mi ne avertis ĝin, ke ĝi ne donu sian tutan lumon? Nun ĝi ne povos veni hejmen", insultis la arĥistelestro.
"Se ni ĉiuj donos al ĝi iom de nia lumo, ĉu ĝi tiam ne povos reveni?" petis la steloj. La arĥistelestro pripensis dum daŭreto, kaj ĉar estis Kristnasko, li ne ŝatis diri neon. Li kapjesis. Do la du steletoj rapidis sur ventpuŝo tra la laktovojo kaj kolektis ĉie lumalmozojn. Estis tiom multe, ke ili ĝin ne povis porti. Do ili veturis en kaleŝo malsupren al la tero, por porti al la estingita steleto la lumon. Kiel ĝi ĝojis, kiam ĝi denove brilis, kaj ĝi lumegis pli bela eĉ ol antaŭe!
Nun ĝi denove staras ĉe la ĉielo. Meze en la laktovojo. Kiu deziras, serĉu ĝin tuj rapide antaŭ la lit-eniro.

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Não categorizado. Legosigni la fiksligilon.

Unu respondo al Tri malgrandaj steloj

  1. Evandro diras:

    Liette.
     
    Kiu bela estas vian spacon! Mi gratulas vin. Mi esta tre feliĉa por scii ke multajn da "livspacistojn" uzas ĉi tiu ilo por bonajn kaj belajn aferojn.
     
    Koran dankon por ĉi tiu ĝojo. 
     
    Evandro.
     
    P.S. – Pardonu min por malbona esperantaĵo. Mi estas nur lernanto. Nunmomente mi nur babilas. Sed… mi babilas.
     
     

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s