Realaj Scenoj

Tiuj estas ne dramo sed realaj scenoj.

 

-Ĉe angulo de strato sidas junulo sur seĝo tenante

kartonan platon, sur kiu jena frazaro estis skribita;

– "Mi havas deziron fariĝi muzik-ludisto. Sed al mia

malĝojo, lastatempe nia bando disiĝis, do nun mi estas

sola, malespera. Bonvolu iu el vi donu al mi esperon kaj

kuraĝon."- Ĉi-tiu apelo estas ne-vera, kaj apelanto

estas stabano de la televida oficejo. Lia celo estas kontroli

tion, ĉu troveblas bonkoraj komplezaj homoj en nuna

amara soci-situacio.

Multaj homoj preterpasis preter li indiferente. Iom poste

maljuna sinjoro ŝajne pli-malpli 70 aĝa haltis antaŭ li,

kaj demandis al li; – "Kio okazis al vi?"

Do li klarigis sian nunan mizeran staton al la sinjoro. La

sinjoro estis tre viveca kaj vigla. Preninte la manojn de

la junulo, li iom laŭte alparolis al la junulo amikece;-

 "Vi aspektas iom senenergia! Parolu per pli fortoplena

voĉo!" – Kaj doninte al la junulo kuraĝigajn vortojn,

la sinjoro diris al li:

 "Bone! Do, vi imitu min kaj kriu kune laŭte!"

Streĉante la brakojn, la sinjoro kriis; –

 "Ni havu esperon! Ni prenu sukceson!" – sekvis lin

la junulo per viveca voĉo, kaj ili ripetis du, tri fojojn.

 "Vi estas bona junulo. Mi deziras vian sukceson." –

Tiel dirinte al li, la sinjoro adiaŭis.

 

Iom poste, infano 5, 6 aĝa alproksimiĝis kun lia fratineto

al la junulo. Faldinte liajn gambetojn, li aŭskultis la apelon

de la junulo. Subite la infano vigle ekstariĝis kaj diris al li.

 "Vi faru tian agon!" – kaj malferminte siajn gambojn vaste,

li kriis iun vorton nekonatan kun brava gesto. Sed mi certas,

ke tiu vorto estas ofte elbuŝigita de heroo de certa animacio

televida, antaŭ kiam la heroo ekbatalas kun monstro.

La junulo volonte faris la saman agon.

 

Sekve haltis grupo de tri studentoj antaŭ li, kaj faris la

saman demandon al li, do li klarigis sian malfeliĉan staton.

Ili aŭskultis lin kun kompato. Iom poste unu el la grupo

diris al la junulo. –

 "Mi donu al vi ‘brakumon'(hug), por varmigi vian koron."

Kaj li alvenis al li kaj amikecoplene brakumis la junulon

nekonatan sen hezito. Sekvis lin la dua kaj la tria, kaj faris

bulon de homoj.

 

Poste diversaj homoj alproksimiĝis al li kaj kuraĝigis lin.

La scenoj ege kortuŝis min. Mi, kiu sentas nur egoismon

de socio, pensis, ke en la mondo troviĝas multaj bonkoraj

homoj vivas. Homa vivo indas vivi!

  

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Não categorizado. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s