La Samurajo

 

La Samurajo

 

Parabolo “Zen”

 

 Proksime al Tokio vivis granda samurajo, jam maljuna, kiu instruis lukton al junuloj. Malgraŭ lia aĝo, ankoraŭ li kapablis venki iun ajn adversulon. Iam, militamulo konita per sia plena manko de skrupuloj, aperis tie. Li estis fama pro uzi la defio-teknikon kaj neniam perdis ununuran lukton. Koninte la reputacion de la maljuna samurajo, la militamulo celis kaj pretis sin por venki lin. Ĉiuj lernantoj manifestiĝis kontraŭ tia ideo, por la protekto de sia majstro, sed la maljunulo akceptis la defion. Iris ĉiuj al urboplaco kaj la militamulo ekinsultis la samurajon. Ŝotis kelkajn ŝtonojn al lia direkto, kraĉis sur lia vizaĝo, kriis ĉiujn konataj insultaĵojn. Dum horoj li faris ĉion por provoki, sed la maljunulo daŭris tute flegma. Je la verperfino, la militamulo rezignis kaj foriris. Desapontitaj pro la akceptado de ilia majstro de tiom da insultoj kaj provokaĵoj, la lernantoj demandis: Kiel vi povis akcepti tiom da indignado? Kial vi ne uzis vian glavon, eĉ ke perdus la lukton, anstataŭ montri sin malkuraĝulo antaŭ ĉiuj ni?
 – Se iu ofertos al vi donacon, kaj vi ne akceptas, al kiu apartenas la donaco? – demandis la samurajo.
 – Al tiu, kiu provis liveri ĝin – respondis unu el la lernantoj.
 – La samo estos por la envio, la kolero kaj la insultoj, diris la majstro. 
Kiam ili ne estas akceptitaj, daŭre apartenas al tiu, kiu ilin kunportas. La via interna paco dependas ekskluzive de vi. La personoj ne povas maltrankviligi vin, de kiam vi ne lasu.

 

Fonto: AMORC Juvenil – nº 32.
Pilgrimanto – Julio 2002
Traduko al Esperanto: Rodrigo de Carvalho Mendonça

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Não categorizado. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s