Recepto pri alfabetigo

  

RECEPTO PRI ALFABETIGO

  

Teksto: "Recepto pri Alfabetigo"- Fakultato pri Edukado -UNB, Kurso PIE

Elportugaligis: Fernando J G Marinho

  

Prenu sesjaran  infanon kaj bone lavu ĝin.

Zorge sekigu, ĉirkaŭvolvu per uniformo, kaj restigu ĝin sidanta en klasĉambro.

Dum la unuaj ok semajnoj nutru ĝin per lertiga trejnado.

La naŭan semajnon, enmanigu al ĝi alfabetumon.

Zorgu, ke libroj, ĵurnaloj, revuoj kaj aliaj danĝeraj presaĵoj ne infektu la infanon.

Malfermu la buŝon de la infano kaj igu ĝin engluti la vokalojn.

Post kiam ĝi sukcesos digesti la vokalojn, postulu, ke ĝi laŭvice maĉu ĉiun vorton de la abocolibro.

Nepras maĉi po sesdekfojoj ĉiu vorto, same  kiel preskribas  la makrobiotika nutrado.

Kaze de malfacileco por engluti, apartigu la vortojn popecete.

Tenu la infanon en bolbano dum kvar monatoj ekzerciĝe kopiadanta.

Sekve de tio, faru, ke ĝi englutu kelkajn kompletajn frazojn.

Atente  kirlu la tutaĵon por eviti misaranĝojn

Fine de la oka monato piku la infanon per dentligneto, aŭ plibone dirite, submetu ĝin al lernotesto, kaj kontrolu, ĉu ĝi vomas almenaŭ 70% el la vortoj kaj frazoj englutitaj.

Se tio okazos, konsideru la infanon alfabetigita.

Enpaku  ĝin per bele ornamita papero kaj sendu ĝin al la sekvanta lernonivelo.

Se la infano ne elĵetos kion ĝi ricevis por engluti, tiam rekomencu sekvi la preskribon ekde ĝia komenco, tio estas, revenu al la lertiga trejnado.

Ripetu la recepton tiom da fojoj, kiom necese.

Fine de la tria jaro, enpaku  la infanon per bruneta papero kaj  algluu etikedon :           

 

"FIASKEMA LERNANTO"

 

 

 

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Não categorizado. Legosigni la fiksligilon.

3 Respondoj al Recepto pri alfabetigo

  1. Unknown diras:

    您需要二手液晶显示屏、废旧液晶屏么?我们是不折不扣的二手液晶屏、旧液晶屏大批发商,长期大量供应可再利用的旧液晶屏。我公司提供的各种尺寸的二手液晶屏, 不同厚薄如笔记本屏,均已经过我们严格的分类,检验,测试流程。请访问协力液晶屏www.sceondhandlcd.com[bbejgfhehjdjdbca]

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s