La Kosmoŝipo

 

La kosmoŝipo

 

 

Atentu, sinjoroj pasaĝeroj

Kun bedaŭro ni sciigas vin, ke ĉi-momente ni navigas tra la universo ene de kosmoŝipo, kiu inspiras al  cxiuj pasaĝeroj pli kaj pli grandajn zorgojn.

Laŭ teknika vidpunkto, ni drivas, sed estas nenia motivo por paniko.

Ankoraŭ eblas restarigi la favorajn flugkondiĉojn , se ĉiuj kunlaboros.

Precipe la unuaklasaj pasaĝeroj.

La fumo ĵetita de la plej riĉaj en la atmosferon okazigis  pligrandigon de la temperaturo de la spaconavedo je 0,6ºC en la lasta jarcento.

Se ĉi tiu ritmo persistos, fine de la kuranta jarcento la temperatro altiĝos de unu ĝis ses celsiusaj gradoj.

Nia refreŝiga sistemo ne kapablas alfronti tiun globan varmokvanton.

Nepras atentigi vin pri la situacio de la usona pasaĝero sidanta ĉe la unua vico.

Se ĉiuj kunvojaĝantoj deziros imiti lian konsumadan kutimon, mankos akvo,nutraĵoj kaj energio por la daŭrigo de nia vojaĝo.

 " Kontraŭ neesto ne helpas protesto"(Z), S-ro Georgo !

Cetere, ne estas sufiĉe da akvo por ĉiuj.

Aŭ ni evitu la malŝparon de la restantaj rimedoj, aŭ ni havos ekde nun gravajn problemojn.

Ni atentigas vin, ke ni dividas la spacon kun aliaj specioj de vivuloj, kiuj alvenis ĉi tie antaŭ ol ni mem, kaj kiuj estingiĝas dekmiloble pli rapide ol antaŭ nia alveno.

Ĉiu el ni havas apartan taskon en ĉi tiu kosmoŝipo.  La estingiĝo de ĉiu animala aŭ vegetala specio do grave influas la ekologian ekvilibron.

La distribuo de la pasaĝeroj en la spaconavedo estas misproporcia.

Preskaŭ duono de la lokoj estas okupitaj de pasaĝeroj, kiuj vivtenas sin per po du dolaroj tage.

Ni pardonpetas pro la malbonegaj vojaĝkondiĉoj de ĉi tiu grupo, sed notu, ke la kosmoŝipo ne kulpas pri tio.

Ni estas ekipitaj per sufiĉaj rimedoj por ke ĉiuj faru trankvilan vojaĝon, sen aflikto aŭ sufero.

Se la distribuado de la rimedoj ne estas kontentiga, la problemo kuŝas sur la ŝultroj de tiu, kiu akaparis multepli ol li bezonas, senkonsidere al la ĉirkaŭaj okazintaĵoj.

Kun bedaŭro ni konstatis, ke 800 mil pasaĝeroj estas subnutritaj , kaj,  ke 24 mil mortas pro malsato, ĉiutage.

La spaconavedo estas pacema, sed kelkaj   pasaĝeroj, ne.

Ĝenite, ni rimarkis, ke la kreskantaj elspezoj respondaj al la milita industrio sufiĉus por solvi la problemon pri malsato.

Gravas substreki, ke nia spaconavedo ne havas savelirejojn nek estas alia opicio por la pasaĝeroj, krom resti ĉi tie.

Desegnita laŭ avangardaj formoj, bluaspekta, nia veturilo estis kontruita por estiĝi la plej gastama ŝirmejo de la universo.

Tial ni petas, ke vi atentu pri la tumultoj okazantaj en Sud-Afriko, kie ĉiuj temoj pritraktataj estas urĝaj , kaj interesas nin.

 

Ni dankas vin ĉiujn pro la bonvolemo diskutadi pri la flugoplano , kiun ni sekvos ekde nun.

Ni memorigas vin, ke la respondeco estas de ĉiuj, kaj, ke la sukceso de ĉi tiu vojaĝo dependos de la pli aŭ malpli granda kontribuo de la kunlaborantoj.

 

 [Teksto el la libro " Mundo Sustentável"(Daŭripova Mondo), de la ĵurnalisto André Trigueiro]

 Elportugaligis Fernando J G Marinho

 

 

 

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Não categorizado. Legosigni la fiksligilon.

Unu respondo al La Kosmoŝipo

  1. Unknown diras:

    Welcome to enter (wow gold) and (wow power leveling) trading site, (Rolex) are cheap, (World of Warcraft gold) credibility Very good! Quickly into the next single! Key words directly to the website click on transactions! -113565670476524

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s