kURADO DE RANOJ

KURADO DE RANOJ

 

Fojfoje okazis kurado… de ranoj!

La celo estis atingi la supron de granda turo.

Estis en la loko ranamaso alspektanta, multaj samuloj por brue pristimuli ilin.

Komenciĝis la konkuro. Tamen, ĉar la spektantaro tute ne kredis, ke la grimpantoj povos trafi la supron de la turo, tio kio plej aŭdiĝis estis la jeno: "Kiel bedaŭrinde! Tiuj amfibietoj neniam sukcesos. Ili neniam sukcesos!." Post nelonge la ranoj ekrezignis, escepte de unu, kiu daŭris en la suprenrampado, cele al la plejaltaĵo.

La spektantaro plu kriis: "…kiel bedaŭrinde!!! – Vi ne sukcesos!"

Kaj la batraketoj estis ja rezignantaj, unu post alia, escepte de tiu rano, kiu daŭris trankvila, malgraŭ tio, ke li pli kaj pli anhelis.

En la fino de la konkuro ĉiuj estis rezignintaj, escepte de li.

Scivolemo prenis ĉiujn, kiuj ekvolis scii kio okazis al tiu insistema izolulo.

Demandinte al li kiel li sukcesis fini la kuradon, nur tiam oni povis ekscii…

… ke li estas surda!

Ne lasu, ke homoj kun la malbonega emo esti negativaj estingu la plej bonajn kaj saĝajn esperojn en via koro.

Memoru ĉiam: ekzistas povo en niaj vortoj kaj en ĉio kion ni pensas…

Pro tio… klopodu ĉiam esti… pozitiva!

Resume: estu "surda" kiam iu asertas al vi, ke vi ne povas realigi viajn sonĝojn.

(el la interreta kulturo)

 

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Não categorizado. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s