Tri poemoj de Eva Soszka

 

 

La morto de l’ arbo

Eva Soszka

 

La arbo mortas sen ploro, la arbo mortas sen krio

kaj nur malĝojo plenigas ĝian koron, kaj doloron ĝian vidas nur Dio.

Neniu ĝin ĉirkaŭprenos kun amoplena kompato,

la arbo mortos soleca, – kiel nekonata soldato.

Neniu ĝin alpremos al varmega patrina koro,

nur la birdo adiaŭas ĝin per la kanto kaj englutas varmlarmojn la floro.

La nokto aŭtuna sonĝi ne permesas kaj pluvaj gutoj flustras plorante,

mi aŭdas kanton kiu ĉie sonas, – la kanton pri la arbo kiu mortis starante.

 

Blanka birdo

Eva Soszka

 Vekiĝu ho blanka birdo! la suno estas proksime.

Vekiĝu ho blanka birdo! – ekkantu forte, tutkore, tutanime.

Kaŝu malĝojon mian inter viaj flugiloj,

ekkantu! – silento dolore sonas.

Suprenlevu en la aero mian grandan sopiron,

– libero atendas kaj forton aldonas.

Ridetu ho blanka birdo – ne aŭdu ĉi tiun silenton,

prenu en viaj brakoj miajn sekretajn revojn kaj

ŝvebu en aerspaco kun amiko, – fidela vento.

Jam alvokas vin mistera mondo, kiel maro serena bruas viaj flugiloj,

rigardu kiel ĝoje vin altiras varmega suna rondo,

jam sonas ĝia voĉo – ora sonorilo.

Flugu! flugu ho blanka birdo!

– jam invitas vin blua libero,

se vi trovos por mi iun solecan koron,

– diru ke mi atendas, – fariĝu amletero.

 

Ĉe pordego de l’ suno

Eva Soszka

Ĉe pordego de l’ suno atendas min alia ĝojo,

 Ĉe pordego de l’ suno atendas min alia sort’.

Al la revoj plenumitaj gvidas min ĉi tiu vojo,

 Al la amo plej pura kiu komprenas sen vort’.

Ĉe pordego de l’ suno birdo mi faritos

 kaj flugilojn malpezajn al mi donos liber.

Tiam birda animo neniam maljuniĝos,

 ĉe pordego de l’ suno plenumiĝos esper’.

Ĉe pordego de l’ suno larmoj ne doloros,

 ĉe pordego de l’ sun one estos sopir,

neniam malĝojo plenigos la koron,

ĉe pordego de l’ suno feliĉaj ni kiel bird’.

Ĉe pordego de l’ sun one gravas la tempo,

 ĉe pordego de l’ sun one gravas afer’.

Per la kanto nin flugi invitas la vento,

antaŭ ni nur blua la plej pura aer’.

Ne turmentos nin doloro nek timo de l’ morto,

ne turmentos aŭtuna malserena pluveg’,

en la suna lando atendas nin feliĉa sorto,

– do renkontiĝu kun mi ĉe la suna pordeg’.

 

 

 

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Não categorizado. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s