La Ratkaptilo
Foje rato rigardis tra trueto de muro kaj vidis, ke la bienmastro kaj lia edzino malfermas pakaĵon. Ĝi tuj pripensis, kia manĝaĵo estas tie. Konstatinte, ke tio estas ratkaptilo. ĝi teruriĝis, alkuris al la bienkorto kaj al ĉiuj avertis:
– Estas ratkaptilo en la domo, en la domo estas ratkaptilo!
Kokino reagis:
– Senkulpigu min, S-ro Rato, mi komprenas, ke tio estas grava problemo por vi, sed ĝi neniel malhelpas al mi, ja min tute ne ĝenas.
Tiam la rato sin turnis al la porko kaj ekkriis:
Estas ratkaptilo en la domo!
"Pardonu min, S-ro Rato", parolis la porko, "sed estas nenio, kion mi povus fari, krom preĝi. Trankviliĝu, ĉar en miaj preĝoj mi certe memoros vin."
La rato senrezigne alparolis la bovinon, kiu al ĝi diris:
Kio do, S-ro Rato? Ĉu ratkaptilo? Ĉu mi estas en danĝero? Ŝajnas, ke ne …
Tiam la rato, kapkline kaj senkuraĝe, revenis al la domo por alfronti la ratkaptilon de la bienulo. En tiu nokto audiĝis bruo kvazaŭ de kaptilo faranta sian viktimon. La edzino de la farmisto alkuris por vidi, kion ĝi kaptis. En la mallumego, ŝi ne perceptis, ke la kaptilo estis preninta la voston de venena serpento, kiu pikvundis la virinon …
La farmisto tuj ŝin rapide kondukis al hospitalo. Ŝi revenis febra. Ĉiuj bone scias, ke, por nutri februlon, nenio pli taŭgas ol buljono el kokino. Kaj preninte sian tranĉilegon, li iris por preni la ĉefan ingrediencon. Ĉar daŭradis la virinmalsano, amikoj kaj najbaroj venis viziti ŝin. Por ilin ĉiujn satigi, la bienulo mortigis la porkon. Sed la virino ne resaniĝis kaj fine mortis. Da homoj venis amasego por la funebro. La farmisto do, por nutri tiun tutan amason, buĉis bovinon.
Aliokaze, kiam vi aŭdos, ke iu staras antaŭ problemo, pri kiu vi tamen pensas, ke ĝi ne rilatas al vi, memoru ke, kiam en domo estas ratkaptilo, tiam la tuta bieno estas en danĝero. Ies malfacilaĵo, ĉies problemo.
Nekonata aŭtoro Elportugaligis Elmir dos Santos Lima