MESAĜO AL SINJORO 903

Mesaĝo al Sinjoro 903

 Kiu ĉi tie parolas estas la viro de la 1003. Konsternite, antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis viziton de la zorgisto, kiu montris al mi la leteron kun via plendo pri bruado en mia apartamento. Poste, mi ricevis vian viziton mem – eble, noktomeze – kaj vian vivegan buŝan plendon. Mi devas diri al vi, ke mi bedaŭregas ĉi ĉion kaj opinias, ke vi tute pravas. La regulamento de la konstruaĵo estas sufiĉe klara kaj eĉ se ĝi ne estus, vi cetere havus je via dispono la Leĝon kaj la Policon. Kiu laboras dum la tuta tago havas la rajton pri nokta ripozo kaj, ne eblas dormi, kiam la 1003 moviĝadas. Ĉar mi ne scias vian nomon, nek vi la mian, ni restos limigitaj al du numeroj, du numeroj kolumnigitaj inter dekoj da aliaj. Mi, la 1003, havas kiel orientan limon la 1005, kiel okcidentan la 1001, kiel sudan la Atlantikan Oceanon, kiel nordan la 1004, supre la 1103 kaj sube la 903 – kiu estas vi mem. Ĉi ĉiuj numeroj estas bonkondutaj kaj silentaj. Nur mi kaj la Atlantika Oceano faras iom da bruo kaj funkcias ekster la civilaj horaroj. Nur ni ambaŭ moviĝadas kaj muĝadas laŭ la kapricoj de la tajdo, de la ventoj kaj de la luno. Mi sincere promesas adopti de nun , ekde la 10 p.t.m., konduton similan al tiu de kvieta blua lageto. Promesite. Tiu, kiu venos al mia hejmo ( pardonu, al mia numero), estos invitita foriri je la 09:45 p.t.m., kaj mi klarigos: la 903 bezonas ripozi de la 10a p.t.m. ĝis la 7a matene, ĉar je la 8a kaj kvarono li devas elbuŝiĝi el la 783 por preni la 109, kiu kondukos lin ĝis la 527 de la alia strato, kie li laboras en ĉambro 305. Nia vivo, najbaro, estas plenplene numerita, kaj mi konfesas, ke ĝi nur povas fariĝi tolerebla, kiam numero ne ĝenos alian numeron, sed respektos ĝin, obeante la limojn de siaj ciferoj. Mi pardonpetas kaj promesas silenton.

… Sed oni permesu al mi revi pri alia vivo kaj alia mondo, kie ekzistas homo, kiu frapas la pordon de aliulo kaj diras : "Najbaro, estas la 3a post noktomezo kaj mi aŭdis muzikon de via hejmo. Jen mi." Kaj la alia respondas: "Eniru, najbaro, kaj manĝu de mia pano kaj trinku de mia vino. Ĉi tie, ni ĉiuj estas dancantaj kaj kantantaj, ĉar ni eltrovis, ke la vivo mallongas kaj la luno estas bela."

Kaj la viro alvenigas sian edzinon, kaj la du restas inter la geamikoj de la najbaro prikantantaj kantojn por danki al Dio la brilon de la steloj kaj la murmuradon de la milda venteto tra la arboj, kaj la vivdonacon kaj la amikecon inter homoj kaj la amon kaj la pacon.

Aŭtoro: Rubem Braga.
Elportugaligis: Fernando J. G. Marinho.
El "Para Gostar de Ler" – eldonejo Ática, 1987.

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Não categorizado. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s