Piedsignoj sur la sablaro

               PIEDSIGNOJ SUR LA SABLARO

Sinjoro,
Ĉi-nokte mi sonĝis!
Mi sonĝis ke mi paŝadis tra la plaĝo, havante ĉiam vian ĉeeston, kaj sur la ekrano de la nokto fotiĝis mia tuta pasenteco.

Mi rigardis malantaŭen kaj vidis ke por ĉiu tago registrita sur la filmo de mia vivo, aperis ĉiam du paroj da spuroj malsimilaj sur la sablo: unu estis mia, la alia estis via, Sinjoro!…

Ni daurigis la iradon tiel, tiamaniere ke ĉiuj miaj tagoj forfiniĝis.
Mi haltis denove kaj rigardis malantaŭen.

Mi ekvidis ke en certaj lokoj, en certaj scenoj, estis nur unu paro da spuroj, kaj tiuj lokoj ĉiam koincidis kun la tagoj, la plej malfacilaj en mia vivo, la plej plenplenaj tagoj de angoro, de sufero kaj de soleco.
Mi demandis vin, Sinjoro:
– Majstro, vi deklaris ke vi estos kun ni en ĉiuj tagoj de mia vivo, ke neniam vi forlasos min!… kaj danke al tiu promeso, mi akceptis vivadi kun vi,
mi konsentis konfidi je vi, sed tamen, kial vi lasis min soleca, ĝuste en la momentoj plej malfacilaj, plej amara en mia vivo?
Kaj vi, Sinjoro, tre karese, en tiu momento, respondis al mi:
– Filo mia, jen mi amas vin! Mi neniam forlasis vin!… Ja, mi diris al vi, ke mi estus kun vi dum via tuta vojrado sur la Tero, kaj eĉ unu minuton mi ne forestus de vi!… Kaj mi plenumis mian promeson!… Tiuj tagoj, en kiuj vi vidis nur unu paron da spuroj sur la sablaro, estis ĝuste, tiam, kiam mi kunportis vin en miaj brakoj!… Tiuj piedsignoj sur la sablaro estis
miaj!…

         

(Nekonata aŭtoro).

 

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Não categorizado. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s