La Semisto

 

 

La Semisto

 

Divaldo Pereira Franco

De la spirito Amélia Rodrigues

 

 

                                        “Jen la semisto eliris, por semi…”

 

 

Angeliko, la instruistino, estis rigardata kiel ne normala pro ŝiaj strangaĵoj.

            Ŝiaj gelernantoj en la unuagrada lernejo, kie ŝi instruadis jam de pluraj jaroj, konsideris ŝin ja stranga homo.

Kvankam ŝi estis bonega instruistino, ofte en ŝiaj veturoj ir-revene de la hejmo al la lernejo ŝi faris gestojn kaj manmovojn tute ne konsentajn kun la sinteno de edukistino.

S-ino Angeliko loĝis en urbeto kaj instruis en apuda vilaĝo.

            Inter unu kaj alia ŝi veturis per fervojo.

            Irante al la lernejo, ŝi ĉiutage envagoniĝis kaj sidiĝis ĉe iu fenestro, preskaŭ ĉiam ŝi revenis hejmen ĉe la sama fenestro.

La infanoj primokis ŝin, rikanis, sed ŝi ne sciis pri tio.

            Eĉ kelkaj frivolaj gepatroj ŝatantaj klaĉadon, komentis iom senkaritate:

            – Ŝi estas bona edukistino- ili diris iom malice kaj plu asertis – sed ŝi estas tute freneza.

            Kaj ili ridadis senkompate.

La jaroj pasis kaj la situacio restis la sama.

            Kelkaj generacioj ricevis de la bonkora kaj  sindediĉa instruistino valorajn kaj benplenajn instruojn.

            Ŝi havis ja bonan konduton, ŝi estis trankvila kaj afabla, sed oni ne bone komprenis ŝin.

Ŝi ekmaljuniĝis plenumante la devon prepari la infanojn por pli bona estonto, kun vera abgenacio kaj kvazaŭ patrina sindediĉo.

            Iun tagon, ŝi veturis al la amata lernejo, en la sama vagono kun kelkaj infanoj, kaj ŝi movis siajn manojn de tempo al tempo. Dum la geknaboj sidantaj malantaŭe malice ridedatis, Alberto, ŝia 10-jara lernanto en la 4ª klaso – ĉar li tre amis ŝin – proksimiĝis, eksidis apud ŝi kaj milde demandis:

            – Instruistino, kial vi insiste faras tiajn frenezajn gestojn?

– Kion vi volas diri, mia kara? – Surprizite demandis la bonkora instruistino.

            -Nu, sinjorino – li daŭrigis – mansvigante vi adiaŭas la bestojn en la paŝtejoj… Ĉu tio ne estas frenezaĵo?

            La bona instruistino komprenis kaj ridetis.

            Sincere emociiĝinta, ŝi altiris la atenton de la knabo, dirante:

            – Vidu ĉi tiun mansaketon. Ĉu vi vidas, kio estas interne de ĝi? – Kaj ŝi montris la internon de la objekto tegitan per ledo.

– Jes – respondis Alberto.

             – Ĉu vi scias, kio estas ĝi? – Ŝi insistis.

            – Mi ne scias.

            – Tio estas florsemo, tre malgrandetaj semoj… Atente rimarku. Jam de ĉirkaŭ dudek jaroj mi trairas tiun ĉi vojon al kaj el la lernejo. La fervojo antaŭe estis malbela, teda, malplezuriga.

 

Mi havis la ideon ĝin beligi, semante florojn. Por tio mi de tempo al tempo prenas semojn el belaj kaj delikataj floroj de la kampo kaj ilin ĵetas tra la fenestro.. Mi scias, ke ili trafos amikan teron kaj, ke ili – karesataj de la printempo – aliformiĝos en flordonantajn plantojn, kolorigos la pejzaĝon kaj kreos ĝojon. Ĉar mi ofte trapasas, mi tre ŝatus, ke sur la irejoj estu ĉiam belaĵoj por plezurigi ĉiujn, kiuj ankaŭ suriros ĉi tiujn vojojn.

Ŝi iom silentis, kaj poste diris:

            – Alberto, mia kara. En la vivo ni ĉiuj estas semantoj. Kelkaj dissemas florojn kaj trovas belecon, parfumon, fruktojn: aliaj semantaj dornojn vundiĝas pro iliaj akraj pintoj. Neniu vivas ne semante, ĉu la bonon, ĉu la malbonon. Feliĉaj estas tiuj, kiuj disĵetas semojn de amo, boneco, floroj… Neniam forgesu tion, ĉu vi komprenas?

– Jes, profesorino. – La knabo respondis kun emocio. – Ankaŭ mi dissemos florojn… Koran dankon!

… La semoj trafis bonan teron, kaj donis florojn kaj fruktojn…

 

 

 

Ĉiu homo en la mondo
Estas de Dio semanto,
Kaj batalas por la bono
Kiel glora viv-amanto.

 

 

 

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Não categorizado. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s