La maljuna kontrabandistino

La Maljuna Kontrabandistino

 

Tiu estis kontrabandistino,kiu scipovis veturi per skotero.Ŝi ĉiutage trapasis la landlimon rajdante sur skotero,kun granda sako malantaŭe.La doganistoj – ĉiuj ruzaj -komencis suspekti pri la maljunulino.

Unu tagon,kiam ŝi venis sur la skotero kun la sako malantaŭe,la dogankontrolisto ordonis,ke ŝi haltu.La maljunulino haltis kaj tiam la kontrolisto demandis al ŝi:

-Aŭskultu min,avineto,vi ĉiutage preterpasas ĉi tie kun tiu sako malantaŭe. Kion diable vi portas en tiu sako?

La maljunulino ridetis per siaj malmultaj restintaj dentoj kaj pliaj dentoj akiritaj ĉe dentisto,kaj respondis:

-Ĝi estas sablo!

Tiam,ridis siavice la kontrolisto.Li pensis,ke tio tute ne estas sablo kaj ordonis,ke la maljunulino saltu de sur la skotero,por ke oni ekzamenu la sakon.La maljunulino malplenigis la sakon kaj interne troviĝis nur sablo.Tre hontigita,li ordonis,ke la maljunulino iru for.Ŝi ekrajdis la skoteron kaj foriris kun la sako da sablo malantaŭe.

Sed la kontrolisto plu suspektis.Eble la maljunulino pasis unu tagon kun sablo, alian tagon kun kontrabandajo en tiu malbeninda sako.En la sekva tago,kiam ŝi preterpasis sur la skotero kun la sako malantaŭe,la kontrolisto denove haltigis ŝin.Li demandis,kion ŝi portas en la sako kaj ŝi respondis,ke tio estas, nu,sablo!La kontrolisto kontrolis kaj fakte estis tiel.Dum tuta monato la kontrolisto haltigis la maljunulinon kaj ĉiufoje ŝi portis en la sako sablon.

Tiam la kontrolisto senpacienciĝis:

-Vidu,avineto,mi estas dogankontrolisto de 40 jaroj.Mi eminente kompetentas pri kontrabandaj aferoj. Nenio forigas de mia kapo la ideon, ke vi estas kontrabandistino.

-Sed en la sako troviĝas nur sablo!-insistis la maljunulino.Kaj ŝi tuj veturigos la skoteron,kiam la kontrolisto proponis:

-Mi promesas,ke mi lasos vin antaŭeniri.Mi ne denuncos, mi ne kaptos,mi nenion raportos al iu ajn,sed vi diru al mi: kiun kontrabandaĵon vi ĉiutage portas ĉi tie?

-Ĉu vi promesas diskretecon?-la maljunulino demandis.

-Mi ĵuras -respondis la kontrolisto.

-Ĝi estas skotero.

  

Verkisto:Stanislaw Ponte Preta.

Esperantigis:Paulo S.Viana. Brazilo.Novembro 2004.

Advertisements
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Não categorizado. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s